1Kaj en tiuj tagoj eliris dekreto de Cezaro Aŭgusto, ke la tuta mondo estu registrita.
2Ĉi tiu estis la unua registrado, farita, kiam Kirenio estis reganto de Sirio.
3Kaj ĉiuj iris, por esti registritaj, ĉiu al sia urbo.
4Kaj Jozef ankaŭ supreniris el Galileo, el la urbo Nazaret, en Judujon, al la urbo de David, kiu estas nomata Bet-Leĥem, ĉar li estis el la domo kaj familio de David,
5por esti registrita kun sia fianĉino Maria, kiu estis graveda.