Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Levidoj - Levidoj 8

Levidoj 8:29-35

Help us?
Click on verse(s) to share them!
29Kaj Moseo prenis la brustaĵon kaj skuis ĝin kiel skuoferon antaŭ la Eternulo: de la ŝafo de konsekrado ĝi estis la destinita parto por Moseo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
30Kaj Moseo prenis iom el la sankta oleo, kaj el la sango, kiu estis sur la altaro, kaj aspergis Aaronon, liajn vestojn, liajn filojn, kaj la vestojn de liaj filoj kune kun li; kaj li sanktigis Aaronon, liajn vestojn, liajn filojn, kaj la vestojn de liaj filoj kune kun li.
31Kaj Moseo diris al Aaron kaj al liaj filoj: Kuiru la viandon ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno; kaj tie manĝu ĝin, kaj ankaŭ la panon, kiu estas en la korbo de konsekrado, kiel mi ordonis, dirante: Aaron kaj liaj filoj ĝin manĝu.
32Kaj la restaĵon el la viando kaj el la pano forbruligu per fajro.
33Kaj for de la pordo de la tabernaklo de kunveno ne foriru dum sep tagoj, ĝis la tago, en kiu finiĝos la tempo de via konsekrado; ĉar sep tagojn daŭros via konsekrado.
34Kiel estis farite hodiaŭ, tiel la Eternulo ordonis fari, por pekliberigi vin.
35Kaj ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno restu tage kaj nokte dum sep tagoj, kaj vi observos la servadon al la Eternulo, por ke vi ne mortu; ĉar tiel estas ordonite al mi.

Read Levidoj 8Levidoj 8
Compare Levidoj 8:29-35Levidoj 8:29-35