11Se pastro aĉetis homon per sia mono, tiu povas manĝi tion; kaj tiuj, kiuj naskiĝis en lia domo, povas manĝi lian panon.
12Se filino de pastro edziniĝis kun viro laika, ŝi ne manĝu el la levataj sanktaĵoj.
13Sed se filino de pastro fariĝis vidvino aŭ eksedzino kaj ŝi ne havas infanojn, kaj ŝi revenis en la domon de sia patro, kiel ŝi estis en sia juneco, tiam ŝi povas manĝi la panon de sia patro; sed neniu laiko devas ĝin manĝi.
14Se iu manĝis sanktaĵon per eraro, li aldonu al ĝi kvinonon de la valoro kaj redonu al la pastro la sanktaĵon.
15Ili ne malhonoru la sanktaĵojn de la Izraelidoj, kiujn ili oferlevas al la Eternulo.
16Kaj ili ne ŝarĝu sur sin la kulpon de la krimo, manĝante siajn sanktaĵojn; ĉar Mi estas la Eternulo, kiu ilin sanktigas.