Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Levidoj - Levidoj 16

Levidoj 16:1-6

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo post la morto de la du filoj de Aaron, kiam ili venis antaŭ la Eternulon kaj mortis.
2Kaj la Eternulo diris al Moseo: Diru al via frato Aaron, ke li ne en ĉiu tempo eniru en la sanktejon malantaŭ la kurtenon, antaŭ la fermoplaton, kiu estas sur la kesto, por ke li ne mortu; ĉar en nubo Mi aperados super la fermoplato.
3Kun jeno Aaron venadu en la sanktejon: kun bovido por pekofero kaj kun virŝafo por brulofero.
4Sanktan linan ĥitonon li surmetu sur sin, kaj linaj pantalonoj estu sur lia korpo, kaj per lina zono li zonu sin, kaj linan cidaron li havu sur la kapo: tio estas sanktaj vestoj. Kaj li banu en akvo sian korpon kaj surmetu ilin sur sin.
5Kaj de la komunumo de la Izraelidoj li prenu du kaprojn por pekofero kaj unu virŝafon por brulofero.
6Kaj Aaron alportos sian bovidon de pekofero, kaj pekliberigos sin kaj sian domon.

Read Levidoj 16Levidoj 16
Compare Levidoj 16:1-6Levidoj 16:1-6