Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Levidoj - Levidoj 13

Levidoj 13:2-19

Help us?
Click on verse(s) to share them!
2Se ĉe iu homo sur la haŭto de lia korpo aperos ŝvelaĵo aŭ pustulo aŭ makulo tiamaniere, ke sur la haŭto de lia korpo fariĝos kvazaŭ infektaĵo de lepro, tiam oni alkonduku lin al la pastro Aaron aŭ al unu el liaj filoj, la pastroj.
3Kaj la pastro rigardos la infektaĵon sur la haŭto de la korpo, kaj se li vidos, ke la haroj sur la infektaĵo fariĝis blankaj kaj la infektaĵo aspektas pli profunda ol la haŭto de lia korpo, tiam ĝi estas infektaĵo de lepro; kaj la pastro ĝin pririgardos, kaj deklaros, ke ĝi estas malpura.
4Kaj se ĝi estos blanka makulo sur la haŭto de lia korpo, sed ĝi ne aspektos pli profunda ol la haŭto, kaj la haroj sur ĝi ne fariĝis blankaj, tiam la pastro enŝlosu la infektiton por sep tagoj.
5Kaj la pastro rigardos lin en la sepa tago, kaj se li vidos, ke la infektaĵo restis en la antaŭa stato, kaj ke la infektaĵo ne disvastiĝis sur la haŭto, tiam la pastro enŝlosu lin por pluaj sep tagoj.
6Kaj la pastro rigardos lin en la plua sepa tago, kaj se li vidos, ke la infektaĵo fariĝis malpli rimarkebla kaj ĝi ne disvastiĝis sur la haŭto, tiam la pastro deklaru lin pura: ĝi estas likeno: li lavu siajn vestojn, kaj li estos pura.
7Sed se la likeno tre disvastiĝis sur la haŭto, post kiam li montris sin al la pastro, ke tiu deklaru lin pura, tiam li duan fojon devas sin montri al la pastro.
8Kaj se la pastro vidos, ke la likeno disvastiĝis sur la haŭto, tiam la pastro deklaros lin malpura: ĝi estas lepro.
9Se sur iu homo estos infektaĵo de lepro, oni alkonduku lin al la pastro.
10Kaj se la pastro vidos, ke estas blanka ŝvelaĵo sur la haŭto kaj ke de ĝi la haroj fariĝis blankaj kaj sur la ŝvelaĵo estas kruda karno,
11tiam tio estas malnova lepro sur la haŭto de lia korpo; kaj la pastro deklaros lin malpura, ne enŝlosos lin; ĉar li estas malpura.
12Se la lepro disfloros sur la haŭto kaj la lepro kovros la tutan haŭton de la infektito, de lia kapo ĝis la piedoj, ĉion, kion povas vidi la okuloj de la pastro;
13kaj la pastro vidos, ke la lepro kovris lian tutan korpon, tiam li deklaros la infektaĵon pura: ĉio fariĝis blanka, tial ĝi estas pura.
14Sed en la tago, en kiu montriĝos sur li kruda karno, li estos malpura.
15Kiam la pastro vidos la krudan karnon, li deklaros lin malpura; la kruda karno estas malpura: ĝi estas lepro.
16Tamen se la kruda karno ŝanĝiĝos kaj fariĝos blanka, tiam li venu al la pastro.
17Kaj kiam la pastro lin rigardos, kaj vidos, ke la infektaĵo aliformiĝis en blankaĵon, tiam la pastro deklaros la infektaĵon pura; li estos pura.
18Kaj se sur ies korpo estos absceso kaj resaniĝos,
19kaj sur la loko de la absceso estos blanka ŝvelaĵo aŭ ruĝete-blanka makulo, tiam li devas sin montri al la pastro.

Read Levidoj 13Levidoj 13
Compare Levidoj 13:2-19Levidoj 13:2-19