Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Levidoj - Levidoj 11

Levidoj 11:32-40

Help us?
Click on verse(s) to share them!
32Kaj ĉio, sur kion falos io el ili malviva, estos malpura; ĉu ĝi estos ia ligna vazo, ĉu vesto, ĉu felo, ĉu sako, ĉu ia ilo, per kiu oni faras laboron — oni metu ĝin en akvon, kaj ĝi estos malpura ĝis la vespero, kaj tiam ĝi fariĝos pura.
33Kaj se en ian argilan vazon io el ili falos internen, tiam ĉio, kio estas interne, fariĝos malpura; kaj la vazon rompu.
34Ĉiu manĝaĵo, kiun oni manĝas, se ŝprucos sur ĝin tia akvo, fariĝos malpura; kaj ĉiu trinkaĵo, kiun oni trinkas, en tia vazo fariĝos malpura.
35Kaj ĉio, sur kion falos io el ilia kadavraĵo, fariĝos malpura; se ĝi estos forno aŭ kaldrono, oni ĝin disrompu; malpuraj ili estas kaj malpuraj ili estu por vi.
36Nur fonto kaj puto kaj akvejoj restos puraj. Kiu ektuŝos ilian kadavraĵon, fariĝos malpura.
37Kaj se io el ilia kadavraĵo falos sur ian semeblan semon, kiu estas semota, ĝi restos pura.
38Sed se estos verŝita akvo sur la semon kaj io el ilia kadavraĵo falos sur ĝin, tiam ĝi estos malpura por vi.
39Kaj se mortos ia bruto el tiuj, kiujn vi uzas por manĝi, tiam tiu, kiu ektuŝos ĝian kadavron, estos malpura ĝis la vespero.
40Kaj tiu, kiu manĝos ion el ĝia kadavraĵo, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura ĝis la vespero; kaj tiu, kiu portos ĝian kadavron, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura ĝis la vespero.

Read Levidoj 11Levidoj 11
Compare Levidoj 11:32-40Levidoj 11:32-40