Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Josuo - Josuo 7

Josuo 7:8-17

Help us?
Click on verse(s) to share them!
8Ho, mia Sinjoro! kion mi povas diri, post kiam Izrael turnis sian dorson al siaj malamikoj?
9Kiam aŭdos la Kanaanidoj kaj ĉiuj loĝantoj de la lando, ili ĉirkaŭos nin kaj ekstermos nian nomon de sur la tero; kaj kion Vi faros por Via granda nomo?
10Tiam la Eternulo diris al Josuo: Leviĝu! por kio vi ĵetis vin vizaĝaltere?
11Izrael pekis, kaj ili agis kontraŭ Mia interligo, kiun Mi donis al ili, kaj ili prenis el la anatemitaĵo, kaj ŝtelis, kaj mensoge neis, kaj metis inter siajn vazojn.
12Tial la Izraelidoj ne povos rezisti antaŭ siaj malamikoj, sian dorson ili turnos al siaj malamikoj, ĉar ili falis sub anatemon; Mi ne estos plu kun vi, se vi ne malaperigos la anatemitaĵon el inter vi.
13Leviĝu, sanktigu la popolon, kaj diru: Sanktigu vin por morgaŭ; ĉar tiel diris la Eternulo, Dio de Izrael: Anatemitaĵo estas inter vi, Izrael; vi ne povos rezisti antaŭ viaj malamikoj, ĝis vi forigos la anatemitaĵon el inter vi.
14Kaj vi aliros matene laŭ viaj triboj; kaj la tribo, kiun montros la Eternulo, aliros laŭ la familioj; kaj la familio, kiun montros la Eternulo, aliros laŭ la domoj; kaj la domo, kiun montros la Eternulo, aliros laŭ apartaj homoj.
15Kaj tiun, ĉe kiu montriĝos la anatemitaĵo, oni forbruligu per fajro, lin kaj ĉion, kio apartenas al li; ĉar li agis kontraŭ la interligo de la Eternulo, kaj ĉar li faris malnoblaĵon en Izrael.
16Kaj Josuo leviĝis frue matene, kaj alirigis Izraelon laŭ liaj triboj; kaj la montro falis sur la tribon de Jehuda.
17Kaj li alirigis la tribon de Jehuda, kaj la montro falis sur la familion de la Zeraĥidoj; kaj li alirigis la familion de la Zeraĥidoj laŭ apartaj homoj, kaj la montro falis sur Zabdin.

Read Josuo 7Josuo 7
Compare Josuo 7:8-17Josuo 7:8-17