Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Josuo - Josuo 18

Josuo 18:5-8

Help us?
Click on verse(s) to share them!
5Kaj dividu ĝin en sep partojn. Jehuda restu en siaj limoj sude, kaj la domo de Jozef restu en siaj limoj norde.
6Kaj vi disskribu la landon en sep partojn, kaj alportu al mi ĉi tien; kaj mi faros lotadon ĉi tie antaŭ la Eternulo, nia Dio.
7La Levidoj ne havos parton inter vi, ĉar la pastrado antaŭ la Eternulo estas ilia hereda parto; kaj Gad kaj Ruben kaj la duontribo de Manase prenis sian parton transe de Jordan, oriente, kion donis al ili Moseo, servanto de la Eternulo.
8Kaj la viroj leviĝis kaj iris. Kaj Josuo ordonis al tiuj, kiuj iris priskribi la landon, dirante: Iru kaj trairu la landon kaj priskribu ĝin kaj revenu al mi, kaj ĉi tie mi faros al vi lotadon antaŭ la Eternulo en Ŝilo.

Read Josuo 18Josuo 18
Compare Josuo 18:5-8Josuo 18:5-8