12Kaj ĉiujn urbojn de tiuj reĝoj kaj ĉiujn iliajn reĝojn Josuo prenis, kaj mortigis ilin per glavo, ekstermis ilin, kiel ordonis Moseo, servanto de la Eternulo.
13Sed ĉiujn urbojn, kiuj staris sur montetoj, la Izraelidoj ne forbruligis; nur Ĥacoron solan Josuo forbruligis.
14Kaj la tutan akireblaĵon el tiuj urboj kaj la brutojn la Izraelidoj rabis al si; nur ĉiujn homojn ili mortigis per glavo, ĝis ili ekstermis ilin, restigante neniun animon.
15Kiel la Eternulo ordonis al Sia servanto Moseo, tiel Moseo ordonis al Josuo, kaj tiel faris Josuo; li mankigis nenion el ĉio, kion la Eternulo ordonis al Moseo.