Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Josuo - Josuo 10

Josuo 10:3-8

Help us?
Click on verse(s) to share them!
3Kaj Adoni-Cedek, reĝo de Jerusalem, sendis al Hoham, reĝo de Ĥebron, kaj al Piram, reĝo de Jarmut, kaj al Jafia, rego de Laĥiŝ, kaj al Debir, reĝo de Eglon, por diri:
4Venu al mi kaj helpu min, ke ni venkobatu Gibeonon pro tio, ke ĝi faris pacon kun Josuo kaj kun la Izraelidoj.
5Kaj kuniĝis kaj iris la kvin reĝoj de la Amoridoj, la reĝo de Jerusalem, la reĝo de Ĥebron, la reĝo de Jarmut, la reĝo de Laĥiŝ, la reĝo de Eglon, ili kaj ilia tuta militistaro; kaj ili starigis tendarojn ĉirkaŭ Gibeon kaj ekmilitis kontraŭ ĝi.
6Tiam la loĝantoj de Gibeon sendis al Josuo en la tendaron ĉe Gilgal, por diri: Ne forprenu viajn manojn de viaj sklavoj; venu al ni rapide kaj savu nin kaj helpu nin, ĉar kolektiĝis kontraŭ ni ĉiuj reĝoj de la Amoridoj, kiuj loĝas sur la monto.
7Kaj Josuo eliris el Gilgal, li kaj la tuta militistaro kun li, kaj ĉiuj militotaŭguloj.
8Kaj la Eternulo diris al Josuo: Ne timu ilin; ĉar en vian manon Mi transdonis ilin; neniu el ili povos rezisti antaŭ vi.

Read Josuo 10Josuo 10
Compare Josuo 10:3-8Josuo 10:3-8