Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Josuo - Josuo 10

Josuo 10:28-39

Help us?
Click on verse(s) to share them!
28Kaj Makedan Josuo prenis en tiu sama tago, kaj batis ĝin per glavo, ankaŭ ĝian reĝon; kaj li ekstermis ilin kaj ĉion vivantan, kio estis en ĝi; li lasis neniun restanton. Kaj li agis kun la reĝo de Makeda, kiel li agis kun la reĝo de Jeriĥo.
29Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael transiris el Makeda al Libna, kaj militis kontraŭ Libna.
30Kaj la Eternulo transdonis ankaŭ ĝin kaj ĝian reĝon en la manon de Izrael; kaj li per glavo batis ĝin kaj ĉion vivantan, kio estis en ĝi; li lasis en ĝi neniun restanton. Kaj li agis kun ĝia reĝo, kiel li agis kun la reĝo de Jeriĥo.
31Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael transiris el Libna al Laĥiŝ, kaj starigis tendaron ĉirkaŭ ĝi, kaj militis kontraŭ ĝi.
32Kaj la Eternulo transdonis Laĥiŝon en la manon de Izrael, kaj li prenis ĝin en la dua tago, kaj per glavo ekstermis ĝin kaj ĉion vivantan en ĝi, simile al ĉio, kion li faris al Libna.
33Tiam venis Horam, reĝo de Gezer, por alporti helpon al Laĥiŝ; sed Josuo venkobatis lin kaj lian popolon tiel, ke li lasis al li neniun restanton.
34Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael transiris el Laĥiŝ al Eglon, kaj starigis tendaron ĉirkaŭ ĝi, kaj militis kontraŭ ĝi.
35Kaj ili prenis ĝin en tiu tago, kaj ekstermis ĝin per glavo, kaj ĉion vivantan en ĝi li ekstermis en tiu tago, simile al ĉio, kion li faris al Laĥiŝ.
36Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael iris el Eglon al Ĥebron, kaj militis kontraŭ ĝi.
37Kaj ili prenis ĝin, kaj per glavo ekstermis ĝin kaj ĝian reĝon kaj ĉiujn ĝiajn urbojn kaj ĉion vivantan, kio estis en ĝi; li lasis neniun restanton, simile al ĉio, kion li faris al Eglon; kaj li ekstermis ĝin, kaj ĉion, kio vivis en ĝi.
38Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael iris returne al Debir, kaj militis kontraŭ ĝi.
39Kaj li prenis ĝin kaj ĝian reĝon kaj ĉiujn ĝiajn urbojn, kaj batis ilin per glavo, kaj ekstermis ĉion vivantan, kio estis en ĝi; li lasis neniun restanton; kiel li faris al Ĥebron, tiel li faris al Debir kaj al ĝia reĝo, kaj kiel li faris al Libna kaj al ĝia reĝo.

Read Josuo 10Josuo 10
Compare Josuo 10:28-39Josuo 10:28-39