Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Johano - Johano 19

Johano 19:1-11

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Tiam do Pilato prenis Jesuon kaj lin skurĝigis.
2Kaj la soldatoj plektis kronon el dornoj kaj metis ĝin sur lian kapon, kaj vestis lin per purpura mantelo;
3kaj venis al li, kaj diris: Saluton, Reĝo de la Judoj! kaj ili frapis lin per la manplatoj.
4Pilato do denove eliris, kaj diris al ili: Jen mi elkondukas lin al vi, por ke vi sciu, ke mi trovas en li nenian kulpon.
5Jesuo do eliris, portante la dornan kronon kaj la purpuran mantelon. Pilato diris al ili: Jen la homo!
6Kiam do la ĉefpastroj kaj oficistoj lin vidis, ili kriis: Krucumu, krucumu lin. Pilato diris al ili: Mem prenu lin kaj krucumu lin, ĉar mi trovas en li nenian kulpon.
7La Judoj respondis al li: Ni havas leĝon, kaj laŭ tiu leĝo li devas morti tial, ke li pretendis esti Filo de Dio.
8Kiam do Pilato aŭdis tiun diron, li des pli timis;
9kaj reenirinte en la palacon, li diris al Jesuo: De kie vi estas? Sed Jesuo nenion respondis.
10Tiam diris Pilato al li: Ĉu vi ne parolas al mi? ĉu vi ne scias, ke mi havas povon krucumi vin, kaj povon liberigi vin?
11Jesuo respondis: Vi havus nenian povon kontraŭ mi, se ĝi ne estus donita al vi de supre; tial tiu, kiu transdonis min al vi, havas la pli grandan pekon.

Read Johano 19Johano 19
Compare Johano 19:1-11Johano 19:1-11