Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Agoj - Agoj 8

Agoj 8:14-20

Help us?
Click on verse(s) to share them!
14Kaj la apostoloj en Jerusalem, aŭdinte, ke Samario akceptis la vorton de Dio, sendis al ili Petron kaj Johanon;
15kiuj, alveninte, preĝis por ili, ke ili ricevu la Sanktan Spiriton,
16ĉar ankoraŭ sur neniun el ili li falis; ili nur baptiĝis en la nomon de la Sinjoro Jesuo.
17Tiam ili metis la manojn sur ilin, kaj ili ricevis la Sanktan Spiriton.
18Kaj kiam Simon vidis, ke la Sankta Spirito estis donata per la surmetado de la manoj de la apostoloj, li proponis al ili monon,
19kaj diris: Donu ankaŭ al mi ĉi tiun rajton, por ke ĉiu ajn, sur kiun mi metos la manojn, ricevu la Sanktan Spiriton.
20Sed Petro diris al li: Via arĝentaĵo iru kun vi en pereon, ĉar vi pensis ricevi per mono la donacon de Dio.

Read Agoj 8Agoj 8
Compare Agoj 8:14-20Agoj 8:14-20