Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - 1 Reĝoj - 1 Reĝoj 7

1 Reĝoj 7:35-51

Help us?
Click on verse(s) to share them!
35Supre de la bazaĵo estis rondaĵo, havanta la alton de duono de ulno; kaj supre de la bazaĵo ĝiaj teniloj kaj muretoj elstaris el ĝi mem.
36Kaj sur la tabuletoj de ĝiaj teniloj kaj sur ĝiaj muretoj li skulptis kerubojn, leonojn, kaj palmojn, sur ĉiu libera loko, kaj festonojn ĉirkaŭe.
37Tiel li faris la dek bazaĵojn; ĉiuj havis egalan fandon, egalan mezuron, egalan formon.
38Kaj li faris dek kuprajn lavujojn; ĉiu lavujo havis la amplekson de kvardek bat’oj; kvar ulnojn havis ĉiu lavujo; ĉiu lavujo staris sur unu bazaĵo el la dek bazaĵoj.
39Kaj li starigis la bazaĵojn, kvin ĉe la dekstra flanko de la domo, kaj kvin ĉe la maldekstra flanko; kaj la maron li starigis ĉe la dekstra flanko de la domo, sudoriente.
40Kaj Ĥuram faris la lavujojn kaj la ŝovelilojn kaj la aspergajn kalikojn. Kaj Ĥuram finis la tutan laboron, kiun li faris por la reĝo Salomono en la domo de la Eternulo:
41la du kolonojn kaj la du globaĵojn de la kapiteloj sur la supro de la kolonoj, kaj la du retojn por kovri la du globaĵojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la supro de la kolonoj;
42kaj la kvarcent granatojn ĉe la du retoj, po du vicoj da granatoj por ĉiu reto, por kovri la du globaĵojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la kolonoj;
43kaj la dek bazaĵojn kaj la dek lavujojn sur la bazaĵoj;
44kaj la unu maron kaj la dek du bovojn sub la maro;
45kaj la kaldronojn kaj la ŝovelilojn kaj la aspergajn kalikojn. Kaj ĉiuj vazoj de la templo, kiujn Ĥuram faris al la reĝo Salomono por la domo de la Eternulo, estis el polurita kupro.
46En la ĉirkaŭaĵo de Jordan la reĝo fandigis ilin en argila tero, inter Sukot kaj Cartan.
47Kaj Salomono metis ĉiujn vazojn sur ilian lokon. Pro la tre granda multo la pezo de la kupro ne estis kalkulita.
48Kaj Salomono faris ĉiujn vazojn, kiuj estas en la domo de la Eternulo: la oran altaron, kaj la oran tablon, sur kiu estas la pano de propono;
49kaj la kandelabrojn, kvin dekstre kaj kvin maldekstre antaŭ la plejsanktejo, el pura oro; kaj la florojn kaj lucernojn kaj prenilojn, el oro;
50kaj la tasojn, tranĉilojn, aspergajn kalikojn, kulerojn, kaj karbujojn, el pura oro; kaj la maŝojn ĉe la pordo de la interna domo, de la plejsanktejo, ĉe la pordo de la templa domo, el oro.
51Tiamaniere estis finita la tuta laboro, kiun la reĝo Salomono faris por la domo de la Eternulo. Kaj Salomono enportis la konsekritaĵojn de sia patro David; la arĝenton kaj la oron kaj la vazojn li metis en la trezorejojn de la domo de la Eternulo.

Read 1 Reĝoj 71 Reĝoj 7
Compare 1 Reĝoj 7:35-511 Reĝoj 7:35-51