Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - 1 Reĝoj - 1 Reĝoj 6

1 Reĝoj 6:19-24

Help us?
Click on verse(s) to share them!
19La plejsanktejon li aranĝis en la domo por tio, ke oni starigu tie la keston de interligo de la Eternulo.
20La internon de la plejsanktejo, kiu havis la longon de dudek ulnoj, la larĝon de dudek ulnoj, kaj la alton de dudek ulnoj, li tegis per pura oro, kaj ankaŭ la cedran altaron li tegis.
21Kaj Salomono tegis la domon interne per pura oro, kaj li tiris orajn ĉenojn antaŭ la plejsanktejo kaj tegis ĝin per oro.
22Kaj la tutan domon li tegis per oro, absolute la tutan domon, kaj la tutan altaron antaŭ la plejsanktejo li tegis per oro.
23Kaj li faris en la plejsanktejo du kerubojn el oleastra ligno, havantajn la alton de dek ulnoj.
24Kvin ulnojn havis unu flugilo de kerubo, kaj kvin ulnojn la dua flugilo de kerubo; dek ulnoj estis de unu fino de ĝiaj flugiloj ĝis la dua fino de ĝiaj flugiloj.

Read 1 Reĝoj 61 Reĝoj 6
Compare 1 Reĝoj 6:19-241 Reĝoj 6:19-24