1Kaj la reĝo Salomono estis reĝo super la tuta Izrael.
2Kaj jen estas la estroj, kiuj estis ĉe li: Azarja, filo de Cadok, pastro;
3Eliĥoref kaj Aĥija, filoj de Ŝiŝa, skribistoj; Jehoŝafat, filo de Aĥilud, kronikisto;
4kaj Benaja, filo de Jehojada, super la militistaro; kaj Cadok kaj Ebjatar, pastroj;
5kaj Azarja, filo de Natan, super la administrantoj; kaj Zabud, filo de Natan, pastro, amiko de la reĝo;