Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Romanoj - Romanoj 16

Romanoj 16:21-27

Help us?
Click on verse(s) to share them!
21Salutas vin Timoteo, mia kunlaboranto, kaj Lucio kaj Jason kaj Sosipatro, miaj parencoj.
22Mi, Tertio, kiu skribis ĉi tiun epistolon, salutas vin en la Sinjoro.
23Vin salutas Gajo, la gastiganto de mi kaj de la tuta eklezio. Vin salutas Erasto, la ekonomo de la urbo, kaj Kvarto, la frato.
24La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi ĉiuj. Amen.
25Al Tiu, kiu povas fortikigi vin, laŭ mia evangelio kaj la predikado de Jesuo Kristo, laŭ la malkaŝo de la mistero, silentigita tra eternaj tempoj,
26sed nun elmontrita, kaj per la profetaj skriboj laŭ la ordono de la eterna Dio sciigita al ĉiuj nacioj por obeado de fido;
27al la sola saĝa Dio, per Jesuo Kristo estu la gloro por ĉiam kaj eterne. Amen.

Read Romanoj 16Romanoj 16
Compare Romanoj 16:21-27Romanoj 16:21-27