Text copied!
Bibles in Esperanto

Romanoj 16:21-27 in Esperanto

Help us?

Romanoj 16:21-27 in Londona Biblio

21 Salutas vin Timoteo, mia kunlaboranto, kaj Lucio kaj Jason kaj Sosipatro, miaj parencoj.
22 Mi, Tertio, kiu skribis ĉi tiun epistolon, salutas vin en la Sinjoro.
23 Vin salutas Gajo, la gastiganto de mi kaj de la tuta eklezio. Vin salutas Erasto, la ekonomo de la urbo, kaj Kvarto, la frato.
24 La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi ĉiuj. Amen.
25 Al Tiu, kiu povas fortikigi vin, laŭ mia evangelio kaj la predikado de Jesuo Kristo, laŭ la malkaŝo de la mistero, silentigita tra eternaj tempoj,
26 sed nun elmontrita, kaj per la profetaj skriboj laŭ la ordono de la eterna Dio sciigita al ĉiuj nacioj por obeado de fido;
27 al la sola saĝa Dio, per Jesuo Kristo estu la gloro por ĉiam kaj eterne. Amen.
Romanoj 16 in Londona Biblio