7Mi vidis sklavojn sur ĉevaloj, kaj princojn, irantajn piede, kiel sklavoj.
8Kiu fosas kavon, tiu falos en ĝin; kaj kiu detruas muron, tiun mordos serpento.
9Kiu transmovas ŝtonojn, tiu faras al si difekton per streĉo; kaj kiu hakas lignon, tiu sin vundas per ĝi.
10Se malakriĝis la hakilo, kaj oni ne akrigas la tranĉan flankon, oni devas streĉi la fortojn; kaj la ĉefaĵo estas prepari ĉion saĝe.
11Se mordis la serpento sen kuracparolo, tiam jam ne utilas kuracparolanto.
12Vortoj el buŝo de saĝulo estas agrablaj, sed la buŝo de malsaĝulo lin mem pereigas.
13La komenco de la parolo de lia buŝo estas malsaĝaĵo, kaj la fino de lia parolo estas abomeninda sensencaĵo.
14Malsaĝulo multe parolas, kvankam homo ne scias, kio estos; kaj kio estos post li? kiu ĉi tion diros al li?
15Penado de malsaĝuloj lacigas ĉiun, kiu ne scias eĉ la vojon al la urbo.
16Ve al vi, ho lando, se via reĝo estas infano kaj viaj princoj manĝas frue!
17Feliĉa vi estas, ho lando, se via reĝo estas de nobla deveno kaj viaj princoj manĝas en ĝusta tempo, por fortiĝi, ne por festeni!
18De mallaboremeco falos la plafono; kaj, se oni mallevas la manojn, tramalsekiĝas la domo.
19Por plezuro oni aranĝas festenojn, kaj vino gajigas la vivon, kaj mono respondas por ĉio.