Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Luko - Luko 23

Luko 23:3-26

Help us?
Click on verse(s) to share them!
3Kaj Pilato demandis lin, dirante: Ĉu vi estas la Reĝo de la Judoj? Kaj li responde al li diris: Vi diras.
4Kaj Pilato diris al la ĉefpastroj kaj homamasoj: Mi trovas nenian kulpon en ĉi tiu viro.
5Sed ili insistis, dirante: Li malkvietigas la popolon, instruante tra la tuta Judujo, kaj komencante de Galileo, eĉ ĝis ĉi tie.
6Sed kiam Pilato tion aŭdis, li demandis, ĉu la viro estas Galileano.
7Kaj kiam li sciiĝis, ke li estas el sub la aŭtoritato de Herodo, li sendis lin al Herodo, kiu ankaŭ ĉeestis en Jerusalem en tiuj tagoj.
8Sed Herodo, vidinte Jesuon, treege ĝojis; ĉar de longe li deziris vidi lin, ĉar li jam aŭdis pri li, kaj li esperis vidi ian signon, faritan de li.
9Kaj li demandis lin per multaj vortoj, sed li respondis al li nenion.
10Kaj la ĉefpastroj kaj la skribistoj staris, forte lin akuzante.
11Kaj Herodo kaj liaj soldatoj malhonoris lin kaj mokis lin, kaj vestinte lin per brilaj vestoj, li resendis lin al Pilato.
12Kaj Herodo kaj Pilato fariĝis amikoj unu kun la alia en tiu sama tago; ĉar antaŭe ili havis inter si malamon.
13Kaj Pilato, kunvokinte la ĉefpastrojn kaj la regantojn kaj la popolon,
14diris al ili: Vi alkondukis antaŭ min ĉi tiun viron, kiel erarigantan la popolon; kaj jen ekzameninte lin antaŭ vi, mi trovis nenian kulpon en ĉi tiu viro rilate tion, pri kio vi lin akuzas;
15nek Herodo ankaŭ, ĉar li resendis lin al ni; kaj jen nenio inda je morto estas farita de li.
16Tial mi lin skurĝos kaj liberigos.
17Ĉar li devis liberigi unu al ili dum la festo.
18Sed amase ili kriis, dirante: Forigu lin, kaj liberigu al ni Barabason;
19kiu pro ribelado farita en la urbo, kaj pro mortigo, estis ĵetita en malliberejon.
20Kaj Pilato, volante liberigi Jesuon, denove parolis al ili;
21sed ili laŭte kriis, dirante: Krucumu, krucumu lin.
22Kaj la trian fojon li diris al ili: Kial? kian malbonon faris ĉi tiu? mi trovis en li nenion indan je morto; mi do lin skurĝos kaj liberigos.
23Sed ili insistis per grandaj krioj, postulante krucumi lin. Kaj iliaj krioj superfortis.
24Kaj Pilato donis juĝon, ke plenumiĝu ilia postulo.
25Kaj li liberigis tiun, kiu pro ribelado kaj mortigo estis ĵetita en malliberejon, kaj kiun ili postulis; sed Jesuon li transdonis al ilia volo.
26Kaj kiam ili forkondukis lin, ili kaptis Simonon, Kirenanon, venantan de la kamparo, kaj metis sur lin la krucon, por porti ĝin post Jesuo.

Read Luko 23Luko 23
Compare Luko 23:3-26Luko 23:3-26