Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Levidoj - Levidoj 8

Levidoj 8:24-29

Help us?
Click on verse(s) to share them!
24Kaj li alkondukis la filojn de Aaron, kaj Moseo metis iom el la sango sur la malsupran randon de ilia dekstra orelo kaj sur la dikan fingron de ilia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de ilia dekstra piedo; kaj Moseo aspergis per la sango la altaron ĉirkaŭe.
25Kaj li prenis la sebon kaj la voston, kaj la tutan sebon, kiu estis sur la internaĵoj, kaj la reton de la hepato, kaj ambaŭ renojn kaj ilian sebon, kaj la dekstran femuron.
26Kaj el la korbo da macoj, kiu estis antaŭ la Eternulo, li prenis unu macan kukon kaj unu kukon kun oleo kaj unu flanon, kaj metis ilin sur la sebojn kaj sur la dekstran femuron.
27Kaj li metis ĉion ĉi tion sur la manojn de Aaron kaj sur la manojn de liaj filoj, kaj li skuis tion kiel skuoferon antaŭ la Eternulo.
28Kaj Moseo prenis tion for de iliaj manoj kaj ekbruligis sur la altaro kune kun la brulofero: tio estis ofero de konsekrado, por agrabla odoraĵo; ĝi estis fajrofero al la Eternulo.
29Kaj Moseo prenis la brustaĵon kaj skuis ĝin kiel skuoferon antaŭ la Eternulo: de la ŝafo de konsekrado ĝi estis la destinita parto por Moseo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

Read Levidoj 8Levidoj 8
Compare Levidoj 8:24-29Levidoj 8:24-29