Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Levidoj - Levidoj 13

Levidoj 13:36-47

Help us?
Click on verse(s) to share them!
36kaj la pastro vidos, ke la favo disvastiĝis sur la haŭto, tiam la pastro ne serĉu flavetajn harojn: li estas malpura.
37Sed se la favo haltis en sia stato kaj nigraj haroj elkreskis sur ĝi, tiam la favo saniĝis; li estas pura, kaj la pastro deklaros lin pura.
38Se sur la haŭto de la korpo de iu viro aŭ virino aperos makuloj, makuloj blankaj,
39kaj la pastro rigardos, kaj vidos, ke sur la haŭto de ilia korpo la makuloj estas pale-blankaj, tiam ĝi estas likeno, kiu ekfloris sur la haŭto; li estas pura.
40Se ĉe iu elfalis la haroj sur la kapo, li estas senharulo; li estas pura.
41Se lia kapo senhariĝas sur la antaŭa parto, li estas kalvulo; li estas pura.
42Sed se sur la senharaĵo aŭ sur la kalvaĵo estos infektaĵo blanke-ruĝeta, tiam ĝi estas lepro, kiu ekfloris sur lia senharaĵo aŭ sur lia kalvaĵo.
43Kaj la pastro lin rigardos, kaj se li vidos, ke la ŝvelaĵo de la infektaĵo estas blanke-ruĝeta sur lia senharaĵo aŭ sur lia kalvaĵo, kiel aspektas lepro sur la haŭto de la korpo,
44tiam tio estas leprulo, li estas malpura; la pastro deklaru lin malpura: sur lia kapo estas lia infektaĵo.
45Kaj la vestojn de la leprulo, sur kiu estos tiu infektaĵo, oni devas disŝiri, kaj lia kapo devas esti nekovrita, kaj ĝis la lipoj li devas esti ĉirkaŭkovrita, kaj li devas kriadi: Malpura, malpura!
46La tutan tempon, dum la infektaĵo estos sur li, li estu rigardata kiel malpura; malpura li estas; li estu izolita, ekster la tendaro estu lia loĝejo.
47Kaj se estos infektaĵo de lepro sur vesto lana aŭ sur vesto lina,

Read Levidoj 13Levidoj 13
Compare Levidoj 13:36-47Levidoj 13:36-47