Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Levidoj - Levidoj 13

Levidoj 13:3-10

Help us?
Click on verse(s) to share them!
3Kaj la pastro rigardos la infektaĵon sur la haŭto de la korpo, kaj se li vidos, ke la haroj sur la infektaĵo fariĝis blankaj kaj la infektaĵo aspektas pli profunda ol la haŭto de lia korpo, tiam ĝi estas infektaĵo de lepro; kaj la pastro ĝin pririgardos, kaj deklaros, ke ĝi estas malpura.
4Kaj se ĝi estos blanka makulo sur la haŭto de lia korpo, sed ĝi ne aspektos pli profunda ol la haŭto, kaj la haroj sur ĝi ne fariĝis blankaj, tiam la pastro enŝlosu la infektiton por sep tagoj.
5Kaj la pastro rigardos lin en la sepa tago, kaj se li vidos, ke la infektaĵo restis en la antaŭa stato, kaj ke la infektaĵo ne disvastiĝis sur la haŭto, tiam la pastro enŝlosu lin por pluaj sep tagoj.
6Kaj la pastro rigardos lin en la plua sepa tago, kaj se li vidos, ke la infektaĵo fariĝis malpli rimarkebla kaj ĝi ne disvastiĝis sur la haŭto, tiam la pastro deklaru lin pura: ĝi estas likeno: li lavu siajn vestojn, kaj li estos pura.
7Sed se la likeno tre disvastiĝis sur la haŭto, post kiam li montris sin al la pastro, ke tiu deklaru lin pura, tiam li duan fojon devas sin montri al la pastro.
8Kaj se la pastro vidos, ke la likeno disvastiĝis sur la haŭto, tiam la pastro deklaros lin malpura: ĝi estas lepro.
9Se sur iu homo estos infektaĵo de lepro, oni alkonduku lin al la pastro.
10Kaj se la pastro vidos, ke estas blanka ŝvelaĵo sur la haŭto kaj ke de ĝi la haroj fariĝis blankaj kaj sur la ŝvelaĵo estas kruda karno,

Read Levidoj 13Levidoj 13
Compare Levidoj 13:3-10Levidoj 13:3-10