Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Levidoj - Levidoj 10

Levidoj 10:1-6

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Kaj Nadab kaj Abihu, la filoj de Aaron, prenis ĉiu sian incensujon kaj metis en ĝin fajron kaj metis sur ĝin incenson kaj alportis antaŭ la Eternulon fajron fremdan, pri kiu Li ne ordonis al ili.
2Tiam eliris fajro el antaŭ la Eternulo kaj forbruligis ilin, kaj ili mortis antaŭ la Eternulo.
3Kaj Moseo diris al Aaron: Jen pri ĉi tio parolis la Eternulo, kiam Li diris: Per Miaj proksimuloj Mi sanktiĝos kaj antaŭ la tuta popolo Mi majestiĝos. Kaj Aaron silentis.
4Kaj Moseo alvokis Miŝaelon kaj Elcafanon, filojn de Uziel, onklo de Aaron, kaj li diris al ili: Aliru, elportu viajn fratojn el la sanktejo ekster la tendaron.
5Kaj ili aliris kaj elportis ilin en iliaj ĥitonoj ekster la tendaron, kiel diris Moseo.
6Kaj Moseo diris al Aaron kaj al liaj filoj Eleazar kaj Itamar: Viajn kapojn ne nudigu kaj viajn vestojn ne disŝiru, por ke vi ne mortu kaj por ke Li ne koleru la tutan komunumon; sed viaj fratoj, la tuta domo de Izrael, priploru la brulon, kiun la Eternulo ekbruligis.

Read Levidoj 10Levidoj 10
Compare Levidoj 10:1-6Levidoj 10:1-6