26En tiu tago vi petos en mia nomo; kaj mi ne diras, ke mi petos de la Patro pro vi;
27ĉar la Patro mem vin amas tial, ke vi min amis, kaj kredis, ke mi elvenis de Dio.
28Mi elvenis de la Patro, kaj alvenis en la mondon; denove mi lasas la mondon, kaj iras al la Patro.
29Liaj disĉiploj diris: Jen nun vi parolas malkaŝe, kaj nenian alegorion diras.