9Mi scias vian aflikton kaj vian malriĉecon (vi tamen estas riĉa), kaj la blasfemon de tiuj, kiuj nomas sin Judoj, kaj estas ne tiaj, sed sinagogo de Satano.
10Ne timu tion, kion vi suferos; jen la diablo ĵetos iujn el vi en malliberejon, por ke vi estu elprovataj; kaj vi havos aflikton dek tagojn. Estu fidela ĝis morto, kaj mi donos al vi la kronon de vivo.
11Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj. La venkanto tute ne difektiĝos de la dua morto.
12Kaj al la anĝelo de la eklezio en Pergamo skribu: Tiele diras la portanto de la akra dutranĉa glavo:
13Mi scias, kie vi loĝas: tie, kie estas la trono de Satano; kaj vi tenas firme mian nomon, kaj ne malkonfesis mian fidon, eĉ en la tagoj de Antipas, mia fidela atestinto, kiu estis mortigita inter vi, kie loĝas Satano.
14Sed mi havas kelkon kontraŭ vi: ke vi havas tie sekvantojn de la instruo de Bileam, kiu instruis al Balak ĵeti falilon antaŭ la Izraelidojn, por ke ili manĝu idoloferitaĵojn kaj malĉastu.
15Kaj vi ankaŭ havas sekvantojn de la instruo de la Nikolaitoj tiel same.
16Pentu do; alie mi rapide venos al vi, kaj militos kontraŭ ili per la glavo de mia buŝo.
17Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj. Al la venkanto mi donos el la kaŝita manao, kaj mi donos al li blankan ŝtoneton, kaj sur la ŝtoneto novan nomon skribitan, kiun konas neniu krom la ricevanto.
18Kaj al la anĝelo de la eklezio en Tiatira skribu: Tiele diras la Filo de Dio, kiu havas okulojn kiel fajra flamo, kaj liaj piedoj estas kiel brilanta latuno:
19Mi scias viajn farojn, kaj viajn amon kaj fidon kaj servadon kaj paciencon, kaj pri viaj faroj, ke la lastaj estas pli multaj ol la unuaj.
20Sed mi havas kontraŭ vi, ke vi toleras la virinon Izebel, kiu nomas sin profetino; kaj ŝi instruas kaj delogas miajn servistojn malĉasti kaj manĝi idoloferitaĵojn.
21Kaj mi donis al ŝi tempon, por ke ŝi pentu; kaj ŝi ne volas penti pri sia malĉasteco.
22Jen mi ĵetos ŝin en liton, kaj la kun ŝi adultantojn en grandan aflikton, se ili ne pentos pri ŝiaj faroj.
23Kaj mi pereigos ŝiajn idojn per morto; kaj ĉiuj eklezioj scios, ke mi estas tiu, kiu esploras internaĵojn kaj korojn; kaj mi donos al ĉiu el vi laŭ viaj faroj.
24Sed al vi mi diras, al la ceteraj en Tiatira, al ĉiuj, kiuj ne havas ĉi tiun instruon, kaj kiuj ne konas la profundaĵojn de Satano, kiel oni diras: Mi ne ĵetos sur vin alian ŝarĝon.
25Tamen tion, kion vi havas, tenu, ĝis mi venos.
26Kaj al la venkanto kaj la observanto de miaj faroj ĝis la fino mi donos aŭtoritaton super la nacioj;
27kaj li regos ilin per fera sceptro, kiel la potaj vazoj estas dispecigataj; kiel mi ankaŭ ricevis de mia Patro;
28kaj mi donos al li la matenan stelon.