2Tiam Ĥizkija turnis sian vizaĝon al la muro, kaj ekpreĝis al la Eternulo, dirante:
3Mi petas, ho Eternulo, rememoru, ke mi iradis antaŭ Vi kun vero kaj koro fidela, kaj mi faradis tion, kio plaĉas al Vi. Kaj Ĥizkija laŭte ekploris.
4Kiam Jesaja ankoraŭ ne eliris el la interna korto, aperis al li la vorto de la Eternulo jene: