Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - 2 Reĝoj

2 Reĝoj 10

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Aĥab havis sepdek filojn en Samario. Kaj Jehu skribis leterojn kaj sendis en Samarion al la estroj de Jizreel, la plejaĝuloj, kaj la filedukistoj de Aĥab, kun la sekvanta enhavo:
2Kiam ĉi tiu letero venos al vi, ĉe kiuj troviĝas la filoj de via sinjoro kaj sub kies administrado troviĝas la ĉaroj kaj la ĉevaloj kaj la fortikigita urbo kaj la bataliloj:
3tiam rigardu, kiu estas la plej bona kaj plej digna el la filoj de via sinjoro, kaj sidigu lin sur la trono de lia patro kaj batalu pro la domo de via sinjoro.
4Sed ili tre forte ektimis, kaj diris: Jen la du reĝoj ne povis kontraŭstari al li, kiel do ni kontraŭstaros?
5Kaj la palacestro kaj la urbestro kaj la plejaĝuloj kaj la filedukistoj sendis al Jehu, por diri: Ni estas viaj servantoj, kaj ĉion, kion vi ordonos al ni, ni faros; ni neniun faros reĝo; kio plaĉas al vi, tion faru.
6Tiam li skribis al ili duan leteron kun jena enhavo: Se vi estas sur mia flanko kaj obeas mian voĉon, tiam prenu la kapojn de la filoj de via sinjoro kaj venu al mi morgaŭ en ĉi tiu tempo en Jizreelon. Kaj da reĝidoj estis sepdek homoj ĉe la eminentuloj de la urbo, kiuj edukis ilin.
7Kiam la letero venis al ili, ili prenis la filojn de la reĝo kaj buĉis ilin, sepdek homojn, kaj metis iliajn kapojn en korbojn kaj sendis al li en Jizreelon.
8Kaj venis la sendito, kaj diris al li jene: Oni alportis la kapojn de la reĝidoj. Kaj li diris: Kuŝigu ilin en du amasoj antaŭ la enirejo de la pordego ĝis mateno.
9Matene li eliris kaj stariĝis, kaj diris al la tuta popolo: Vi estas senkulpaj; estas mi, kiu faris konspiron kontraŭ mia sinjoro kaj mortigis lin; sed kiu mortigis ĉiujn ĉi tiujn?
10Sciu do nun, ke el la vortoj de la Eternulo nenio falis teren, el tio, kion la Eternulo diris pri la domo de Aĥab; la Eternulo faris tion, kion Li diris per Sia servanto Elija.
11Kaj Jehu mortigis ĉiujn restintojn el la domo de Aĥab en Jizreel kaj ĉiujn liajn altrangulojn kaj liajn konatojn kaj liajn pastrojn, ĝis restis neniu saviĝinto.
12Kaj li leviĝis, kaj iris kaj direktis sin al Samario. Kiam li estis survoje ĉe la domo de la paŝtistoj,
13Jehu renkontis la fratojn de Aĥazja, reĝo de Judujo, kaj li diris: Kiuj vi estas? Ili respondis: Ni estas fratoj de Aĥazja, kaj ni iras, por demandi pri la farto de la filoj de la reĝo kaj de la filoj de la reĝino.
14Tiam li diris: Prenu ilin vivantajn. Kaj oni prenis ilin vivantajn kaj buĉis ilin super la puto ĉe la domo de paŝtistoj, kvardek du homojn, kaj neniu el ili restis.
15De tie li foriris, kaj li renkontis Jehonadabon, filon de Reĥab, irantan renkonte al li. Li salutis lin, kaj diris al li: Ĉu via koro estas favora, kiel mia koro estas favora al via koro? Jehonadab respondis: Jes. Se jes, tiam donu al mi vian manon. Kaj li donis al li sian manon kaj prenis lin al si sur la ĉaron.
16Kaj li diris: Iru kun mi kaj rigardu mian fervoron pri la Eternulo. Kaj oni veturigis lin kun li sur lia ĉaro.
17Kiam li venis Samarion, li mortigis ĉiujn, kiuj restis de Aĥab en Samario, ĝis li tute ekstermis lin, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris al Elija.
18Kaj Jehu kunvenigis la tutan popolon, kaj diris al ili: Aĥab servis al Baal malmulte, Jehu servos al li multe;
19kunvoku do al mi ĉiujn profetojn de Baal, ĉiujn liajn servantojn, kaj ĉiujn liajn pastrojn, ke neniu forestu; ĉar mi volas fari grandan oferadon al Baal; ĉiu, kiu forestos, perdos sian vivon. Jehu faris tion kun ruza intenco, por pereigi la servantojn de Baal.
20Kaj Jehu diris: Aranĝu sanktan kunvenon por Baal. Kaj oni tion proklamis.
21Kaj Jehu sendis al la tuta Izrael; kaj venis ĉiuj servantoj de Baal; restis neniu, kiu ne venus. Ili eniris en la domon de Baal, kaj la domo de Baal pleniĝis de rando ĝis rando.
22Kaj li diris al la estro de la vestejo: Elportu vestojn por ĉiuj servantoj de Baal. Kaj li elportis vestojn por ili.
23Kaj Jehu kun Jehonadab, filo de Reĥab, eniris en la domon de Baal, kaj li diris al la servantoj de Baal: Esploru kaj rigardu, ĉu ne estas ĉi tie kun vi iu el la servantoj de la Eternulo, ĉar ĉi tie devas esti sole nur servantoj de Baal.
24Ili eniris, por fari buĉoferojn kaj bruloferojn. Dume Jehu starigis ekstere okdek virojn, kaj diris: Se ĉe iu el vi saviĝos iu el la homoj, kiujn mi transdonas en viajn manojn, tiam lia animo anstataŭos la animon de tiu.
25Kiam la bruloferoj estis finitaj, Jehu diris al la korpogardistoj kaj al la estroj: Iru, batu ilin, ke neniu eliru. Kaj oni mortigis ilin per glavo, kaj la korpogardistoj kaj la estroj forĵetis ilin kaj iris en la urbon de la domo de Baal.
26Kaj oni elportis la statuojn el la domo de Baal kaj forbruligis ilin.
27Kaj oni disrompis la statuon de Baal, kaj oni detruis la domon de Baal, kaj oni faris el ĝi ekskrementejon ĝis la nuna tempo.
28Kaj Jehu ekstermis Baalon el Izrael.
29Tamen de la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon, Jehu ne deturnis sin, de la oraj bovidoj, kiuj estis en Bet-El kaj en Dan.
30Kaj la Eternulo diris al Jehu: Pro tio, ke vi bone faris tion, kio plaĉis al Mi, kaj vi faris al la domo de Aĥab konforme al tio, kio estis en Mia koro, viaj filoj ĝis la kvara generacio sidos sur la trono de Izrael.
31Sed Jehu ne zorgis pri tio, ke li iradu laŭ la instruo de la Eternulo, Dio de Izrael, per sia tuta koro. Li ne deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, per kiuj li pekigis Izraelon.
32En tiu tempo la Eternulo komencis faradi dehakojn en Izrael, kaj Ĥazael venkobatis ilin ĉe ĉiuj limoj de Izrael:
33oriente de Jordan la tutan landon de Gilead, de la Gadidoj, Rubenidoj, kaj Manaseidoj, komencante de Aroer, kiu estas ĉe la torento Arnon, Gileadon kaj Baŝanon.
34La cetera historio de Jehu, kaj ĉio, kion li faris, kaj lia tuta potenco estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.
35Kaj Jehu ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Samario. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Jehoaĥaz.
36La tempo de reĝado de Jehu super Izrael en Samario estis dudek ok jaroj.