Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - 1 Reĝoj - 1 Reĝoj 18

1 Reĝoj 18:19-43

Help us?
Click on verse(s) to share them!
19Kaj nun sendu, kunvenigu al mi la tutan Izraelon sur la monton Karmel, ankaŭ la kvarcent kvindek profetojn de Baal kaj la kvarcent profetojn de Aŝtar, kiuj estas nutrataj ĉe la tablo de Izebel.
20Kaj Aĥab sendis al ĉiuj Izraelidoj, kaj li kunvenigis la profetojn sur la monton Karmel.
21Tiam Elija aliris al la tuta popolo, kaj diris: Kiel longe ankoraŭ vi lamos sur du flankoj? se la Eternulo estas Dio, sekvu Lin; kaj se Baal, tiam sekvu lin. Kaj la popolo nenion respondis al li.
22Kaj Elija diris al la popolo: Mi restis la sola profeto de la Eternulo, kaj da profetoj de Baal estas kvarcent kvindek homoj.
23Oni donu do al ni du bovojn; kaj ili elektu al si unu el la bovoj kaj dishaku ĝin kaj metu sur la lignon, sed fajron ili ne submetu; kaj mi pretigos la duan bovon kaj metos sur la lignon, kaj fajron mi ne submetos.
24Kaj voku al la nomo de via dio, kaj mi vokos al la nomo de la Eternulo; kaj tiu Dio, kiu respondos per fajro, estu konfesata kiel Dio. Kaj la tuta popolo respondis kaj diris: Bone.
25Kaj Elija diris al la profetoj de Baal: Elektu al vi unu el la bovoj kaj pretigu antaŭe, ĉar vi estas multaj; kaj voku al la nomo de via dio, sed fajron ne submetu.
26Kaj ili prenis la bovon, kiun li donis al ili, kaj pretigis, kaj vokadis al la nomo de Baal de la mateno ĝis la tagmezo, dirante: Ho Baal, aŭskultu nin! Sed aperis nenia voĉo nek respondo. Kaj ili saltadis ĉirkaŭ la altaro, kiun ili faris.
27Kiam fariĝis tagmezo, Elija mokis ilin, kaj diris: Kriu per laŭta voĉo, ĉar li estas dio; eble li havas interparoladon, aŭ eble li foriris, aŭ eble li vojaĝas; eble li dormas, li do vekiĝos.
28Kaj ili kriis per laŭta voĉo, kaj pikis sin laŭ sia kutimo per glavoj kaj lancoj, ĝis sango verŝiĝis sur ili.
29Kiam pasis la tagmezo, ili ĉiam ankoraŭ faradis la ceremoniojn, ĝis venis la tempo, kiam oni faras la farunoferojn; sed estis nenia voĉo, nenia respondo, nenia atento.
30Tiam Elija diris al la tuta popolo: Aliru al mi. Kaj la tuta popolo aliris al li. Kaj li rekonstruis la detruitan altaron de la Eternulo.
31Kaj Elija prenis dek du ŝtonojn, laŭ la nombro de la triboj de la filoj de Jakob, al kiu aperis la vorto de la Eternulo, dirante: Via nomo estu Izrael.
32Kaj li konstruis el la ŝtonoj altaron en la nomo de la Eternulo, kaj li faris ĉirkaŭ la altaro foson, havantan la amplekson de du grenmezuroj.
33Kaj li aranĝis la lignon, kaj dishakis la bovon kaj metis ĝin sur la lignon.
34Kaj li diris: Plenigu kvar sitelojn per akvo, kaj oni verŝu tion sur la bruloferon kaj sur la lignon. Poste li diris: Ripetu. Kaj oni ripetis. Kaj li diris: Faru same la trian fojon. Kaj oni faris same la trian fojon.
35Kaj la akvo verŝiĝis ĉirkaŭen de la altaro, kaj ankaŭ la tuta foso pleniĝis de akvo.
36Kaj kiam venis la tempo, kiam oni faras farunoferon, la profeto Elija aliris, kaj diris: Ho Eternulo, Dio de Abraham, Isaak, kaj Izrael! hodiaŭ oni eksciu, ke Vi estas Dio ĉe Izrael kaj mi estas Via servanto, kaj ke laŭ Via vorto mi faris ĉion ĉi tion.
37Aŭskultu min, ho Eternulo, aŭskultu min, por ke ĉi tiu popolo eksciu, ke Vi, Eternulo, estas Dio, kaj por ke Vi konvertu ilian koron returne.
38Tiam falis fajro de la Eternulo kaj konsumis la bruloferon kaj la lignon kaj la ŝtonojn kaj la polvon; kaj la akvon, kiu estis en la foso, ĝi forlekis.
39Kiam la tuta popolo tion vidis, ili ĵetis sin vizaĝaltere, kaj diris: La Eternulo estas Dio, la Eternulo estas Dio.
40Tiam Elija diris al ili: Kaptu la profetojn de Baal, ke neniu el ili saviĝu. Kaj oni kaptis ilin; kaj Elija forkondukis ilin al la torento Kiŝon kaj buĉis ilin tie.
41Kaj Elija diris al Aĥab: Iru, manĝu kaj trinku, ĉar aŭdiĝas bruo de pluvo.
42Kaj Aĥab iris, por manĝi kaj trinki; sed Elija suriris sur la supron de Karmel kaj kliniĝis al la tero kaj metis sian vizaĝon inter siajn genuojn.
43Kaj li diris al sia junulo: Iru kaj rigardu en la direkto al la maro. Tiu iris kaj rigardis, kaj diris: Estas nenio. Kaj li diris: Iru denove, sep fojojn.

Read 1 Reĝoj 181 Reĝoj 18
Compare 1 Reĝoj 18:19-431 Reĝoj 18:19-43