Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Romanoj - Romanoj 1

Romanoj 1:2-15

Help us?
Click on verse(s) to share them!
2kiun Li promesis antaŭe per Siaj profetoj en la sanktaj skriboj,
3pri Sia Filo, kiu naskiĝis el la idaro de David laŭ la karno,
4la difinita Filo de Dio en potenco laŭ la Spirito de sankteco per la releviĝo de la mortintoj — Jesuo Kristo, nia Sinjoro,
5per kiu ni ricevis gracon kaj apostolecon por obeemo de fido ĉe ĉiuj nacioj pro lia nomo,
6inter kiuj estas ankaŭ vi, vokitaj de Jesuo Kristo;
7al ĉiuj, kiuj estas en Romo, amataj de Dio, vokitaj sanktuloj: Graco al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.
8Unue mi dankas al mia Dio per Jesuo Kristo por vi ĉiuj, ke via fido estas proklamata tra la tuta mondo.
9Ĉar mia atestanto estas Dio, kiun mi servas en mia spirito en la evangelio de Lia Filo, ke mi senĉese memorigas pri vi en miaj preĝoj,
10ĉiam petante, ke iel al mi jam fine prosperos veni al vi per la volo de Dio.
11Ĉar mi sopiras vin vidi, por ke mi transdonu al vi ian spiritan donacon, por ke vi estu firmigitaj;
12tio estas, por ke estu inter ni reciproka kuraĝigo, per la komuna fido, egale via kaj mia.
13Kaj mi ne volas, ke vi nesciu, fratoj, ke ofte mi celis veni al vi (sed mi estas malhelpita ĝis nun), por ke mi havu iom da frukto ĉe vi, kiel ankaŭ ĉe la aliaj nacioj.
14Mi estas ŝuldanto al Grekoj kaj al Barbaroj, al saĝuloj kaj al senprudentuloj.
15Tial laŭ mia eblo mi estas fervora prediki la evangelion ankaŭ al vi, kiuj estas en Romo.

Read Romanoj 1Romanoj 1
Compare Romanoj 1:2-15Romanoj 1:2-15