Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Nombroj - Nombroj 2

Nombroj 2:2-10

Help us?
Click on verse(s) to share them!
2La Izraelidoj starigu siajn tendojn ĉiu apud sia standardo, apud la signoj de sia patrodomo; iom malproksime ĉirkaŭ la tabernaklo de kunveno ili starigu siajn tendojn.
3En la antaŭa parto, oriente, staros tendare la standardo de la tendaro de Jehuda, laŭ iliaj taĉmentoj; kaj la princo de la Jehudaidoj estas Naĥŝon, filo de Aminadab;
4kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas sepdek kvar mil sescent.
5Apude staru la tribo de Isaĥar; kaj la princo de la Isaĥaridoj estas Netanel, filo de Cuar;
6kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas kvindek kvar mil kvarcent.
7Poste la tribo de Zebulun; kaj la princo de la Zebulunidoj estas Eliab, filo de Ĥelon;
8kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas kvindek sep mil kvarcent.
9Ĉiuj kalkulitoj de la tendaro de Jehuda estas cent okdek ses mil kvarcent laŭ iliaj taĉmentoj; ili elmoviĝu la unuaj.
10La standardo de la tendaro de Ruben estu sude, laŭ iliaj taĉmentoj; kaj la princo de la Rubenidoj estas Elicur, filo de Ŝedeur;

Read Nombroj 2Nombroj 2
Compare Nombroj 2:2-10Nombroj 2:2-10