Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Nombroj - Nombroj 12

Nombroj 12:8-15

Help us?
Click on verse(s) to share them!
8Buŝon kontraŭ buŝo Mi parolas kun li, kaj malkaŝe, ne per enigmoj; kaj la bildon de la Eternulo li vidas. Kial vi ne timis paroli kontraŭ Mia sklavo Moseo?
9Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ ili, kaj Li foriris.
10Kaj la nubo forturniĝis de super la tabernaklo, kaj jen Mirjam kovriĝis per lepro, kiel per neĝo. Kaj Aaron turniĝis al Mirjam, kaj li ekvidis, ke ŝi estas lepra.
11Kaj Aaron diris al Moseo: Mi petas, mia sinjoro, ne kalkulu al ni kiel pekon, ke ni agis malsaĝe kaj ke ni pekis;
12ho, ŝi ne estu kiel malvivulo, ĉe kiu tuj post la eliro el la ventro de sia patrino forkonsumiĝis jam duono de la korpo.
13Kaj Moseo ekkriis al la Eternulo, dirante: Mi petas Vin, ho Dio, sanigu ŝin.
14Kaj la Eternulo diris al Moseo: Se ŝia patro estus kraĉinta sur ŝian vizaĝon, ĉu ŝi tiam ne hontus sep tagojn? ŝi estu do enŝlosita dum sep tagoj ekster la tendaro, kaj poste ŝi revenu.
15Kaj Mirjam estis enŝlosita ekster la tendaro dum sep tagoj; kaj la popolo ne elmoviĝis, ĝis Mirjam revenis.

Read Nombroj 12Nombroj 12
Compare Nombroj 12:8-15Nombroj 12:8-15