Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Marko - Marko 9

Marko 9:19-33

Help us?
Click on verse(s) to share them!
19Kaj li respondis al ili, dirante: Ho senfida generacio, ĝis kiam mi estos kun vi? ĝis kiam mi toleros vin? venigu lin al mi.
20Kaj ili venigis lin al li; kaj vidinte lin, tuj la spirito konvulsiigis lin, kaj li falis teren kaj ruliĝis ŝaŭmanta.
21Kaj li demandis la patron: De kiom da tempo okazadas ĉi tio al li? Kaj li diris: De infaneco.
22Kaj ofte ĝi ĵetis lin en fajron kaj en akvon, por pereigi lin; sed se vi povas fari ion, kompatu al ni kaj helpu nin.
23Kaj Jesuo diris al li: Kiel, se vi povas! Ĉio estas ebla por kredanto.
24Tuj ekkriante, la patro de la infano diris: Mi kredas; helpu mian nekredemon.
25Kaj kiam Jesuo vidis, ke homamaso alkuras, li severe admonis la malpuran spiriton, dirante al ĝi: Vi muta kaj surda spirito, mi ordonas al vi: Eliru el li, kaj ne plu eniru en lin.
26Kaj ekkriinte, kaj multe konvulsiiginte lin, ĝi eliris; kaj li fariĝis kvazaŭ mortinto, tiel ke la plimulto diris: Li mortis.
27Sed Jesuo, preninte lin je la mano, levis lin; kaj li stariĝis.
28Kaj kiam li eniris en la domon, liaj disĉiploj aparte demandis lin: Kial ni ne povis elpeli ĝin?
29Kaj li diris al ili: Ĉi tiu speco neniel povas eliri, krom per preĝado.
30Kaj foririnte, ili trapasis tra Galileo; kaj li deziris, ke neniu tion eksciu.
31Ĉar li instruadis siajn disĉiplojn, kaj diris al ili: La Filo de homo estas transdonita en la manojn de homoj, kaj ili mortigos lin; kaj, mortigite, li leviĝos post tri tagoj.
32Sed ili ne komprenis la diron, kaj timis demandi lin.
33Kaj ili venis al Kapernaum, kaj kiam li estis en la domo, li demandis ilin: Pri kio vi diskutis sur la vojo?

Read Marko 9Marko 9
Compare Marko 9:19-33Marko 9:19-33