Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Luko - Luko 16

Luko 16:23-30

Help us?
Click on verse(s) to share them!
23Kaj en Hades li levis siajn okulojn, estante en turmentoj, kaj vidis Abrahamon malproksime kaj Lazaron sur lia sino.
24Kaj li ekkriis, kaj diris: Patro Abraham, kompatu min, kaj sendu Lazaron, por ke li trempu en akvon la pinton de sia fingro, por malvarmigi mian langon; ĉar mi tre suferas en ĉi tiu flamo.
25Sed Abraham diris: Filo, memoru, ke dum via vivo vi ricevis viajn bonaĵojn, kaj Lazaro tiel same malbonaĵojn; sed nun li ricevas konsolon, kaj vi suferas.
26Kaj krom ĉio tio staras granda abismo inter ni kaj vi, tiel ke tiuj, kiuj volus iri de ĉi tie al vi, ne povas, kaj oni ne povas transiri de tie al ni.
27Kaj li diris: Tial mi petas, patro, ke vi sendu lin al la domo de mia patro,
28ĉar mi havas kvin fratojn, por ke li atestu al ili, por ke ili ne venu ankaŭ en ĉi tiun lokon de turmento.
29Sed Abraham diris: Ili havas Moseon kaj la profetojn; ili aŭskultu ilin.
30Sed li diris: Ne, patro Abraham; sed se unu venos al ili el la mortintoj, ili pentos.

Read Luko 16Luko 16
Compare Luko 16:23-30Luko 16:23-30