Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Levidoj - Levidoj 4

Levidoj 4:2-11

Help us?
Click on verse(s) to share them!
2Diru al la Izraelidoj jene: Se iu pekos per eraro kontraŭ la ordonoj de la Eternulo, malpermesantaj fari diversajn aferojn, kaj li faros iun el ili;
3se pastro sanktoleita pekos, ĵetante kulpon sur la popolon, tiam li alportu pro sia peko, kiun li pekis, bovidon sendifektan al la Eternulo, kiel oferon propekan.
4Li venigu la bovidon al la pordo de la tabernaklo de kunveno antaŭ la Eternulon, kaj li metu sian manon sur la kapon de la bovido, kaj li buĉu la bovidon antaŭ la Eternulo.
5Kaj la sanktoleita pastro prenu iom el la sango de la bovido kaj enportu ĝin en la tabernaklon de kunveno.
6Kaj la pastro trempu sian fingron en la sango, kaj aspergu per la sango sepfoje antaŭ la Eternulo, antaŭ la kurteno de la sanktejo.
7Kaj la pastro metu iom el la sango sur la kornojn de la altaro de bonodora incenso antaŭ la Eternulo en la tabernaklo de kunveno, kaj la tutan ceteran sangon de la bovido li elverŝu ĉe la bazo de la altaro de bruloferoj, kiu estas ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno.
8Kaj la tutan sebon de la propeka bovido li forlevu el ĝi, la sebon, kiu kovras la internaĵojn, kaj la tutan sebon, kiu estas sur la internaĵoj,
9kaj ambaŭ renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas ĉe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj li ĝin apartigu,
10tiel same, kiel estas forlevata pacofero el bovo; kaj la pastro bruligu tion sur la altaro de bruloferoj.
11Kaj la felon de la bovido kaj ĝian tutan viandon kun ĝia kapo kaj kruroj kaj ĝiajn internaĵojn kaj malpuraĵon,

Read Levidoj 4Levidoj 4
Compare Levidoj 4:2-11Levidoj 4:2-11