Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Levidoj - Levidoj 27

Levidoj 27:1-8

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Se iu faros sanktan promeson dediĉi animon laŭ via taksado al la Eternulo,
3tiam via taksado devas esti: pro virseksulo en la aĝo de dudek jaroj ĝis sesdek jaroj via taksado estu kvindek sikloj da arĝento laŭ la sankta siklo.
4Kaj se tio estos virino, tiam via taksado estu tridek sikloj.
5Kaj se tio estos aĝulo de kvin jaroj ĝis dudek jaroj, via taksado estu pro viro dudek sikloj kaj pro virino dek sikloj.
6Se tio estos aĝulo de unu monato ĝis kvin jaroj, tiam via taksado estu pro viro kvin sikloj da arĝento kaj pro virino via taksado estu tri sikloj da arĝento.
7Kaj se en la aĝo de sesdek jaroj kaj pli, tiam, se tio estos viro, via taksado estu dek kvin sikloj kaj pro virino dek sikloj.
8Kaj se li estas tro malriĉa por tia taksado, tiam oni starigu lin antaŭ la pastro kaj la pastro taksu lin: konforme al la bonhaveco de la promesinto la pastro lin taksu.

Read Levidoj 27Levidoj 27
Compare Levidoj 27:1-8Levidoj 27:1-8