Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Levidoj - Levidoj 21

Levidoj 21:11-18

Help us?
Click on verse(s) to share them!
11Kaj al neniu mortinto li venu; eĉ per sia patro aŭ sia patrino li sin ne malpurigu.
12Kaj el la sanktejo li ne eliru, kaj li ne malhonoru la sanktejon de sia Dio; ĉar sanktigo per la sankta oleo de lia Dio estas sur li: Mi estas la Eternulo.
13Edzinon li prenu al si virgulinon.
14Vidvinon, forpuŝitinon, senhonorigitinon, aŭ malĉastulinon li ne prenu, sed nur virgulinon el sia popolo li prenu kiel edzinon.
15Kaj li ne senhonorigu sian semon en sia popolo, ĉar Mi estas la Eternulo, kiu lin sanktigas.
16Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
17Diru al Aaron jene: Se iu el via idaro en iliaj generacioj havos ian kriplaĵon, li ne alproksimiĝu, por alporti la panon de sia Dio.
18Ĉar neniu, kiu havas ian kriplaĵon, alproksimiĝu: nek blindulo, nek lamulo, nek platnazulo, nek monstrulo,

Read Levidoj 21Levidoj 21
Compare Levidoj 21:11-18Levidoj 21:11-18