Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Levidoj - Levidoj 17

Levidoj 17:2-12

Help us?
Click on verse(s) to share them!
2Parolu al Aaron kaj al liaj filoj kaj al ĉiuj Izraelidoj, kaj diru al ili: Jen estas tio, kion la Eternulo ordonis:
3Se iu el la domo de Izrael buĉos bovon aŭ ŝafon aŭ kapron en la tendaro, aŭ se li buĉos ĝin ekster la tendaro,
4kaj ne alkondukos ĝin al la pordo de la tabernaklo de kunveno, por prezenti ĝin kiel oferon al la Eternulo, antaŭ la loĝejo de la Eternulo, tiam tiu homo estos kulpa pri sango: li verŝis sangon, kaj tiu homo ekstermiĝos el inter sia popolo.
5Por ke la Izraelidoj alkondukadu siajn buĉotojn, kiujn ili volas buĉi sur la kampo, kaj ili alkonduku ilin antaŭ la Eternulon, al la pordo de la tabernaklo de kunveno, al la pastro, kaj ili buĉu ilin kiel pacoferojn al la Eternulo.
6Kaj la pastro aspergos per la sango la altaron de la Eternulo ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno, kaj li fumbruligos la sebon kiel agrablan odoraĵon al la Eternulo.
7Ili ne buĉu plu siajn oferbrutojn al la demonoj, kiujn ili malĉaste adoras. Leĝo eterna tio estu por ili en iliaj generacioj.
8Kaj diru al ili: Se iu el la domo de Izrael, aŭ el la fremduloj, kiuj loĝas inter ili, alportos bruloferon aŭ simplan oferon,
9kaj ne alkondukos ĝin al la pordo de la tabernaklo de kunveno, por oferfari ĝin al la Eternulo, tiam tiu homo ekstermiĝos el sia popolo.
10Se iu el la domo de Izrael, aŭ el la fremduloj, kiuj loĝas inter ili, manĝos ian sangon, tiam Mi turnos Mian vizaĝon kontraŭ tiun, kiu manĝis la sangon, kaj Mi ekstermos lin el inter lia popolo.
11Ĉar la animo de korpo estas en la sango; kaj Mi destinis al vi ĉi tion por la altaro, por pekliberigi viajn animojn, ĉar la sango pekliberigas per la animo.
12Tial Mi diris al la Izraelidoj: Neniu el vi manĝu sangon, kaj ankaŭ la fremdulo, kiu loĝas inter vi, ne manĝu sangon.

Read Levidoj 17Levidoj 17
Compare Levidoj 17:2-12Levidoj 17:2-12