Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Levidoj - Levidoj 13

Levidoj 13:5-17

Help us?
Click on verse(s) to share them!
5Kaj la pastro rigardos lin en la sepa tago, kaj se li vidos, ke la infektaĵo restis en la antaŭa stato, kaj ke la infektaĵo ne disvastiĝis sur la haŭto, tiam la pastro enŝlosu lin por pluaj sep tagoj.
6Kaj la pastro rigardos lin en la plua sepa tago, kaj se li vidos, ke la infektaĵo fariĝis malpli rimarkebla kaj ĝi ne disvastiĝis sur la haŭto, tiam la pastro deklaru lin pura: ĝi estas likeno: li lavu siajn vestojn, kaj li estos pura.
7Sed se la likeno tre disvastiĝis sur la haŭto, post kiam li montris sin al la pastro, ke tiu deklaru lin pura, tiam li duan fojon devas sin montri al la pastro.
8Kaj se la pastro vidos, ke la likeno disvastiĝis sur la haŭto, tiam la pastro deklaros lin malpura: ĝi estas lepro.
9Se sur iu homo estos infektaĵo de lepro, oni alkonduku lin al la pastro.
10Kaj se la pastro vidos, ke estas blanka ŝvelaĵo sur la haŭto kaj ke de ĝi la haroj fariĝis blankaj kaj sur la ŝvelaĵo estas kruda karno,
11tiam tio estas malnova lepro sur la haŭto de lia korpo; kaj la pastro deklaros lin malpura, ne enŝlosos lin; ĉar li estas malpura.
12Se la lepro disfloros sur la haŭto kaj la lepro kovros la tutan haŭton de la infektito, de lia kapo ĝis la piedoj, ĉion, kion povas vidi la okuloj de la pastro;
13kaj la pastro vidos, ke la lepro kovris lian tutan korpon, tiam li deklaros la infektaĵon pura: ĉio fariĝis blanka, tial ĝi estas pura.
14Sed en la tago, en kiu montriĝos sur li kruda karno, li estos malpura.
15Kiam la pastro vidos la krudan karnon, li deklaros lin malpura; la kruda karno estas malpura: ĝi estas lepro.
16Tamen se la kruda karno ŝanĝiĝos kaj fariĝos blanka, tiam li venu al la pastro.
17Kaj kiam la pastro lin rigardos, kaj vidos, ke la infektaĵo aliformiĝis en blankaĵon, tiam la pastro deklaros la infektaĵon pura; li estos pura.

Read Levidoj 13Levidoj 13
Compare Levidoj 13:5-17Levidoj 13:5-17