Text copied!
Bibles in Esperanto

Levidoj 13:5-17 in Esperanto

Help us?

Levidoj 13:5-17 in Londona Biblio

5 Kaj la pastro rigardos lin en la sepa tago, kaj se li vidos, ke la infektaĵo restis en la antaŭa stato, kaj ke la infektaĵo ne disvastiĝis sur la haŭto, tiam la pastro enŝlosu lin por pluaj sep tagoj.
6 Kaj la pastro rigardos lin en la plua sepa tago, kaj se li vidos, ke la infektaĵo fariĝis malpli rimarkebla kaj ĝi ne disvastiĝis sur la haŭto, tiam la pastro deklaru lin pura: ĝi estas likeno: li lavu siajn vestojn, kaj li estos pura.
7 Sed se la likeno tre disvastiĝis sur la haŭto, post kiam li montris sin al la pastro, ke tiu deklaru lin pura, tiam li duan fojon devas sin montri al la pastro.
8 Kaj se la pastro vidos, ke la likeno disvastiĝis sur la haŭto, tiam la pastro deklaros lin malpura: ĝi estas lepro.
9 Se sur iu homo estos infektaĵo de lepro, oni alkonduku lin al la pastro.
10 Kaj se la pastro vidos, ke estas blanka ŝvelaĵo sur la haŭto kaj ke de ĝi la haroj fariĝis blankaj kaj sur la ŝvelaĵo estas kruda karno,
11 tiam tio estas malnova lepro sur la haŭto de lia korpo; kaj la pastro deklaros lin malpura, ne enŝlosos lin; ĉar li estas malpura.
12 Se la lepro disfloros sur la haŭto kaj la lepro kovros la tutan haŭton de la infektito, de lia kapo ĝis la piedoj, ĉion, kion povas vidi la okuloj de la pastro;
13 kaj la pastro vidos, ke la lepro kovris lian tutan korpon, tiam li deklaros la infektaĵon pura: ĉio fariĝis blanka, tial ĝi estas pura.
14 Sed en la tago, en kiu montriĝos sur li kruda karno, li estos malpura.
15 Kiam la pastro vidos la krudan karnon, li deklaros lin malpura; la kruda karno estas malpura: ĝi estas lepro.
16 Tamen se la kruda karno ŝanĝiĝos kaj fariĝos blanka, tiam li venu al la pastro.
17 Kaj kiam la pastro lin rigardos, kaj vidos, ke la infektaĵo aliformiĝis en blankaĵon, tiam la pastro deklaros la infektaĵon pura; li estos pura.
Levidoj 13 in Londona Biblio