Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Hebroj - Hebroj 10

Hebroj 10:16-34

Help us?
Click on verse(s) to share them!
16Jen estas la interligo, kiun Mi faros kun ili Post tiu tempo, diras la Eternulo: Mi metos Miajn leĝojn en ilian internon, Kaj sur ilia koro Mi ilin skribos; li ankaŭ diras:
17Kaj iliajn pekojn kaj malbonaĵojn Mi ne plu rememoros.
18Sed kie estas absolvo de ĉi tiuj, ne plu estas oferado pro peko.
19Havante do, fratoj, kuraĝon eniri en la plejsanktejon per la sango de Jesuo,
20per la vojo nova kaj vivanta, kiun li dediĉis por ni, tra la kurteno, tio estas, lia karno,
21kaj havante grandan pastron super la domo de Dio,
22ni alproksimiĝu kun sincera koro, en pleneco de fido, kun niaj koroj aspergitaj for de malbona konscienco, kaj kun la korpoj lavitaj per akvo pura;
23ni tenu firme la konfeson de nia espero sendekliniĝe; ĉar la promesinto estas fidela;
24kaj ni pripensu unu la alian, por instigi al amo kaj bonaj faroj;
25ne forlasante nian kunvenadon, kiel estas la kutimo de iuj; sed konsilante unu la alian, kaj des pli forte, ju pli vi vidas la tagon alproksimiĝanta.
26Ĉar se, ricevinte la scion de la vero, ni pekos memvole, jam ne restas ofero pro pekoj,
27sed ia timoplena atendo de juĝo, kaj de fajra kolero, kiu ekstermos la kontraŭulojn.
28Tiu, kiu malŝatis la leĝon de Moseo, sen kompato mortas ĉe du aŭ tri atestantoj;
29kiom pli severan punon, vi opinias, ke meritos tiu, kiu piedpremis la Filon de Dio kaj rigardas kiel ne sanktan la sangon de la interligo, per kiu li estis sanktigita, kaj kiu spitis la Spiriton de graco?
30Ĉar ni konas Tiun, kiu diris: Ĉe Mi estas venĝo, Mi repagos. Kaj ankaŭ: La Eternulo juĝos Sian popolon.
31Terure estas fali en la manojn de la vivanta Dio.
32Sed memoru la antaŭajn tagojn, en kiuj vi, jam allumite, elportis grandan konflikton de suferoj;
33unuflanke, kiam vi fariĝis spektaklo per riproĉoj kaj doloroj, kaj aliflanke, kiam vi partoprenis kun tiuj, kiuj tian sperton havis.
34Ĉar vi kompatis tiujn, kiuj estis en katenoj, kaj ĝoje akceptis la rabadon de via posedaĵo, sciante, ke vi mem havas pli bonan kaj restantan posedaĵon.

Read Hebroj 10Hebroj 10
Compare Hebroj 10:16-34Hebroj 10:16-34