Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Agoj - Agoj 8

Agoj 8:5-10

Help us?
Click on verse(s) to share them!
5Kaj Filipo, malsuprenirinte en la urbon Samario, proklamis al ili la Kriston.
6Kaj la homamaso unuanime atentis la parolojn de Filipo, kiam ili lin aŭdis kaj vidis la signojn, kiujn li faris.
7Ĉar el multaj el ili, kiuj havis malpurajn spiritojn, ĉi tiuj elvenis, kriante per laŭta voĉo; kaj multaj paralizuloj kaj lamuloj resaniĝis.
8Kaj estis granda ĝojo en tiu urbo.
9Sed unu viro, nome Simon, jam antaŭe faradis magion en la urbo kaj sorĉadis la popolon de Samario, dirante, ke li estas iu granda;
10al li atentadis ili ĉiuj, de la malgrandaj ĝis la grandaj, dirante: Ĉi tiu homo estas la granda potenco de Dio.

Read Agoj 8Agoj 8
Compare Agoj 8:5-10Agoj 8:5-10