Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Agoj - Agoj 7

Agoj 7:2-12

Help us?
Click on verse(s) to share them!
2Kaj tiu diris: Fratoj kaj patroj, aŭskultu. La Dio de gloro aperis al nia patro Abraham, kiam li estis en Mezopotamio, antaŭ ol li loĝis en Ĥaran,
3kaj diris al li: Iru el via lando kaj de via parencaro, kaj venu en tiun landon, kiun Mi montros al vi.
4Tiam li iris el la lando de la Ĥaldeoj, kaj loĝis en Ĥaran; kaj el tie, post la morto de lia patro, Li transloĝigis lin en ĉi tiun landon, kie vi nun loĝas;
5kaj Li donis al li nenian heredaĵon en ĝi, eĉ ne piedspacon, sed Li promesis doni ĝin al li por posedaĵo kaj al lia idaro post li, kiam li ankoraŭ ne havis infanon.
6Kaj Dio parolis jene: ke lia idaro loĝos en fremda lando, kaj ke oni sklavigos kaj turmentos ilin dum kvarcent jaroj.
7Kaj la popolon, ĉe kiu ili estos sklavoj, Mi juĝos, diris Dio; kaj poste ili eliros kaj faros servon al Mi sur ĉi tiu loko.
8Kaj Li donis al li la interligon de cirkumcido; kaj tiel Abraham naskigis Isaakon kaj cirkumcidis lin en la oka tago, kaj Isaak naskigis Jakobon, kaj Jakob la dek du patriarkojn.
9Kaj la patriarkoj, enviante Jozefon, lin vendis en Egiptujon; kaj Dio estis kun li,
10kaj liberigis lin el ĉiuj liaj suferoj, kaj donis al li favoron kaj saĝecon antaŭ Faraono, reĝo de Egiptujo; kaj ĉi tiu estrigis lin super Egiptujo kaj super lia tuta domo.
11Kaj venis malsato sur la tutan landon Egiptujon kaj Kanaanon, kaj granda sufero; kaj niaj patroj ne trovis nutraĵon.
12Sed kiam Jakob aŭdis, ke estas greno en Egiptujo, li sendis unue niajn patrojn.

Read Agoj 7Agoj 7
Compare Agoj 7:2-12Agoj 7:2-12