2Kaj kiam Paŭlo kaj Barnabas havis ne malgrandan malkonsenton kaj diskutadon kontraŭ ili, oni aranĝis, ke Paŭlo kaj Barnabas kaj aliaj tieuloj iru Jerusalemon al la apostoloj kaj presbiteroj pri tiu demando.
3Ili do, forkondukite de la eklezio, trairis Fenikion kaj Samarion, anoncante la konvertadon de la nacianoj, kaj faris grandan ĝojon al ĉiuj fratoj.
4Kaj alveninte en Jerusalemon, ili estis akceptitaj de la eklezio kaj apostoloj kaj presbiteroj, kaj raportis ĉion, kion Dio faris per ili.
5Sed leviĝis iuj kredantoj el la sekto de la Fariseoj, dirante: Estas necese cirkumcidi ilin, kaj ordoni, ke ili observu la leĝon de Moseo.