7Kaj jen apudstaris anĝelo de la Eternulo, kaj lumo ekbrilis en la ĉambro; kaj li frapis la flankon de Petro, kaj vekis lin, dirante: Leviĝu rapide. Kaj liaj katenoj defalis de liaj manoj.
8Kaj la anĝelo diris al li: Zonu vin, kaj alligu viajn sandalojn. Kaj li faris tion. Kaj li diris al li: Ĵetu ĉirkaŭ vin vian mantelon kaj sekvu min.
9Kaj li eliris, kaj sekvis; kaj li ne sciis, ke reala estas tio, kion faris la anĝelo, sed li pensis, ke li vidas vizion.