Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - 1 Reĝoj - 1 Reĝoj 22

1 Reĝoj 22:9-37

Help us?
Click on verse(s) to share them!
9Tiam la reĝo de Izrael alvokis unu korteganon, kaj diris: Venigu rapide Miĥajan, filon de Jimla.
10La reĝo de Izrael, kaj Jehoŝafat, reĝo de Judujo, sidis ĉiu sur sia seĝo, vestitaj per siaj vestoj, sur placo antaŭ la pordego de Samario, kaj ĉiuj profetoj profetadis antaŭ ili.
11Kaj Cidkija, filo de Kenaana, faris al si ferajn kornojn, kaj diris: Tiele diras la Eternulo: Per ĉi tio vi kornobatos la Sirianojn, ĝis vi ilin tute ekstermos.
12Kaj ĉiuj profetoj profetis tiel same, dirante: Iru kontraŭ Ramoton en Gilead kaj sukcesu, kaj la Eternulo ĝin transdonos en la manon de la reĝo.
13La sendito, kiu iris por voki Miĥajan, diris al li: Jen la vortoj de la profetoj unuanime antaŭdiras bonon al la reĝo; estu do via vorto simila al la vorto de ĉiu el ili, kaj antaŭdiru bonon.
14Sed Miĥaja diris: Kiel vivas la Eternulo: kion diros la Eternulo al mi, tion mi diros.
15Kaj kiam li venis al la reĝo, la reĝo diris al li: Miĥaja! ĉu ni iru milite kontraŭ Ramoton en Gilead, aŭ ni tion ne faru? Kaj tiu respondis al li: Iru kaj sukcesu, kaj la Eternulo ĝin transdonos en la manon de la reĝo.
16Kaj la reĝo diris al li: Multfoje mi vin ĵurligas, ke vi parolu al mi nur la veron en la nomo de la Eternulo.
17Kaj tiu diris: Mi vidis ĉiujn Izraelidojn disĵetitaj sur la montoj, kiel ŝafoj, kiuj ne havas paŝtanton; kaj la Eternulo diris: Ili ne havas estrojn, ili reiru pace ĉiu al sia domo.
18Kaj la reĝo de Izrael diris al Jehoŝafat: Ĉu mi ne diris al vi, ke li profetos pri mi ne bonon, sed nur malbonon?
19Sed Miĥaja diris: Tial aŭskultu la vorton de la Eternulo: mi vidis la Eternulon, sidantan sur Sia trono, kaj la tuta armeo de la ĉielo staris antaŭ Li dekstre kaj maldekstre de Li.
20Kaj la Eternulo diris: Kiu allogos Aĥabon, ke li iru kaj falu en Ramot en Gilead? Kaj unu parolis tiel, alia parolis alie.
21Tiam eliris spirito kaj stariĝis antaŭ la Eternulo, kaj diris: Mi lin allogos. Kaj la Eternulo diris al li: Per kio?
22Kaj tiu diris: Mi eliros kaj faros min spirito mensoga en la buŝo de ĉiuj liaj profetoj. Tiam Li diris: Vi allogos kaj havos sukceson; eliru kaj agu tiel.
23Kaj nun jen la Eternulo metis mensogan spiriton en la buŝon de ĉiuj tiuj viaj profetoj, kaj la Eternulo decidis por vi malbonon.
24Tiam aliris Cidkija, filo de Kenaana, kaj frapis Miĥajan sur la vango, kaj diris: Per kiu vojo la spirito de la Eternulo transiris de mi, por paroli per vi?
25Kaj Miĥaja respondis: Jen vi tion vidos en tiu tago, kiam vi eniros en internan ĉambron, por vin kaŝi.
26Tiam la reĝo de Izrael diris: Prenu Miĥajan, kaj konduku lin al la urbestro Amon kaj al la reĝido Joaŝ;
27kaj diru: Tiele diras la reĝo: Metu ĉi tiun en malliberejon, kaj nutru lin per mizera pano kaj mizera akvo, ĝis mi revenos en paco.
28Kaj Miĥaja diris: Se vi revenos en paco, en tiu okazo ne parolis per mi la Eternulo. Kaj li diris: Aŭskultu, ĉiuj popoloj.
29Kaj la reĝo de Izrael, kaj Jehoŝafat, reĝo de Judujo, iris al Ramot en Gilead.
30Kaj la reĝo de Izrael diris al Jehoŝafat: Mi alivestos min kaj iros en la batalon; sed vi surmetu viajn vestojn. Kaj la reĝo de Izrael alivestis sin kaj iris en la batalon.
31La reĝo de Sirio ordonis al la tridek du ĉarestroj, kiuj estis ĉe li, dirante: Batalu ne kontraŭ iu malgranda aŭ granda, sed sole nur kontraŭ la reĝo de Izrael.
32Kiam la ĉarestroj ekvidis Jehoŝafaton, ili pensis, ke tio certe estas la reĝo de Izrael, kaj ili turnis sin kontraŭ lin, por batali; kaj Jehoŝafat ekkriis.
33Kiam la ĉarestroj vidis, ke tio ne estas la reĝo de Izrael, ili forturnis sin de li.
34Kaj unu viro sen ia celo streĉis la pafarkon, kaj pafe trafis la reĝon de Izrael inter la artikoj de la kiraso. Tiam ĉi tiu diris al sia veturiganto: Turnu vian manon, kaj elveturigu min el la militistaro, ĉar mi estas vundita.
35Sed la batalo plifortiĝis en tiu tago, kaj la reĝo staris sur la ĉaro kontraŭ la Sirianoj, kaj li mortis vespere. Kaj la sango el la vundo fluis en la mezon de la ĉaro.
36Post la subiro de la suno tra la militistaro ekkuris voko: Ĉiu en sian urbon, ĉiu en sian landon.
37La reĝo mortis, kaj oni venigis lin en Samarion, kaj oni enterigis la reĝon en Samario.

Read 1 Reĝoj 221 Reĝoj 22
Compare 1 Reĝoj 22:9-371 Reĝoj 22:9-37