Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 11:3-21 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 11:3-21 in Londona Biblio

3 La senkulpeco de la piuloj gvidos ilin; Sed la falsemo pereigos la maliculojn.
4 Ne helpos riĉo en la tago de kolero; Sed bonfaremo savas de morto.
5 La justeco de piulo ebenigas lian vojon; Sed malpiulo falos per sia malpieco.
6 La justeco de piuloj savos ilin; Sed la pasio de maliculoj ilin kaptos.
7 Kiam mortas homo pia, ne pereas lia espero; Sed la atendo de la pekuloj pereas.
8 Piulo estas savata kontraŭ mizero, Kaj malpiulo venas sur lian lokon.
9 Per la buŝo de hipokritulo difektiĝas lia proksimulo; Sed per kompreno piuloj saviĝas.
10 Kiam al la piuloj estas bone, la urbo ĝojas; Kaj kiam pereas malpiuloj, ĝi estas gaja.
11 Per la beno de piuloj urbo altiĝas; Kaj per la buŝo de malpiuloj ĝi ruiniĝas.
12 Kiu mokas sian proksimulon, tiu estas malsaĝulo; Sed homo prudenta silentas.
13 Kiu iras kun kalumnioj, tiu elperfidas sekreton; Sed kiu havas fidelan spiriton, tiu konservas aferon.
14 Ĉe manko de prikonsiliĝo popolo pereas; Sed ĉe multe da konsilantoj estas bonstato.
15 Malbonon faras al si tiu, kiu garantias por fremdulo; Sed kiu malamas donadon de mano, tiu estas ekster danĝero.
16 Aminda virino akiras honoron, Kaj potenculoj akiras riĉon.
17 Bonkora homo donos bonon al sia animo, Kaj kruelulo detruas sian karnon.
18 Malvirtulo akiras profiton malveran, Kaj la semanto de virto veran rekompencon.
19 Bonfarado kondukas al vivo; Kaj kiu celas malbonon, tiu iras al sia morto.
20 Abomenaĵo por la Eternulo estas la malickoruloj; Sed plaĉas al Li tiuj, kiuj iras vojon pian.
21 Oni povas esti certa, ke malvirtulo ne restos senpuna; Sed la idaro de virtuloj estos savita.
Sentencoj 11 in Londona Biblio