Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Sentencoj - Sentencoj 11

Sentencoj 11:3-21

Help us?
Click on verse(s) to share them!
3La senkulpeco de la piuloj gvidos ilin; Sed la falsemo pereigos la maliculojn.
4Ne helpos riĉo en la tago de kolero; Sed bonfaremo savas de morto.
5La justeco de piulo ebenigas lian vojon; Sed malpiulo falos per sia malpieco.
6La justeco de piuloj savos ilin; Sed la pasio de maliculoj ilin kaptos.
7Kiam mortas homo pia, ne pereas lia espero; Sed la atendo de la pekuloj pereas.
8Piulo estas savata kontraŭ mizero, Kaj malpiulo venas sur lian lokon.
9Per la buŝo de hipokritulo difektiĝas lia proksimulo; Sed per kompreno piuloj saviĝas.
10Kiam al la piuloj estas bone, la urbo ĝojas; Kaj kiam pereas malpiuloj, ĝi estas gaja.
11Per la beno de piuloj urbo altiĝas; Kaj per la buŝo de malpiuloj ĝi ruiniĝas.
12Kiu mokas sian proksimulon, tiu estas malsaĝulo; Sed homo prudenta silentas.
13Kiu iras kun kalumnioj, tiu elperfidas sekreton; Sed kiu havas fidelan spiriton, tiu konservas aferon.
14Ĉe manko de prikonsiliĝo popolo pereas; Sed ĉe multe da konsilantoj estas bonstato.
15Malbonon faras al si tiu, kiu garantias por fremdulo; Sed kiu malamas donadon de mano, tiu estas ekster danĝero.
16Aminda virino akiras honoron, Kaj potenculoj akiras riĉon.
17Bonkora homo donos bonon al sia animo, Kaj kruelulo detruas sian karnon.
18Malvirtulo akiras profiton malveran, Kaj la semanto de virto veran rekompencon.
19Bonfarado kondukas al vivo; Kaj kiu celas malbonon, tiu iras al sia morto.
20Abomenaĵo por la Eternulo estas la malickoruloj; Sed plaĉas al Li tiuj, kiuj iras vojon pian.
21Oni povas esti certa, ke malvirtulo ne restos senpuna; Sed la idaro de virtuloj estos savita.

Read Sentencoj 11Sentencoj 11
Compare Sentencoj 11:3-21Sentencoj 11:3-21