Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 66:1-10 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 66:1-10 in Londona Biblio

1 Al la ĥorestro. Kanto-psalmo. Ĝoje kriu al Dio tuta la tero.
2 Muziku la gloron de Lia nomo, Faru honoron al Lia gloro.
3 Diru al Dio: Kiel timindaj estas Viaj faroj! Pro Via granda forto kaŝiĝas antaŭ Vi Viaj malamikoj.
4 La tuta tero kliniĝas antaŭ Vi kaj kantas al Vi, Kantas Vian nomon. Sela.
5 Venu, kaj rigardu la farojn de Dio, Kiu estas timinda pro Siaj faroj inter la homidoj.
6 Li faris el maro sekan teron; Riveron oni transpaŝis piede; Tie ni ĝojis pro Li.
7 Li regas per Sia potenco eterne; Liaj okuloj rigardas la popolojn; La ribelantoj ne leviĝu. Sela.
8 Laŭdu, ho popoloj, nian Dion, Kaj laŭte aŭdigu Lian gloron.
9 Li donis vivon al nia animo, Kaj ne lasis falŝanceliĝi nian piedon.
10 Ĉar Vi esploris nin, ho Dio; Vi refandis nin, kiel oni refandas arĝenton.
Psalmaro 66 in Londona Biblio