Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 66

Psalmaro 66:1-10

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Al la ĥorestro. Kanto-psalmo. Ĝoje kriu al Dio tuta la tero.
2Muziku la gloron de Lia nomo, Faru honoron al Lia gloro.
3Diru al Dio: Kiel timindaj estas Viaj faroj! Pro Via granda forto kaŝiĝas antaŭ Vi Viaj malamikoj.
4La tuta tero kliniĝas antaŭ Vi kaj kantas al Vi, Kantas Vian nomon. Sela.
5Venu, kaj rigardu la farojn de Dio, Kiu estas timinda pro Siaj faroj inter la homidoj.
6Li faris el maro sekan teron; Riveron oni transpaŝis piede; Tie ni ĝojis pro Li.
7Li regas per Sia potenco eterne; Liaj okuloj rigardas la popolojn; La ribelantoj ne leviĝu. Sela.
8Laŭdu, ho popoloj, nian Dion, Kaj laŭte aŭdigu Lian gloron.
9Li donis vivon al nia animo, Kaj ne lasis falŝanceliĝi nian piedon.
10Ĉar Vi esploris nin, ho Dio; Vi refandis nin, kiel oni refandas arĝenton.

Read Psalmaro 66Psalmaro 66
Compare Psalmaro 66:1-10Psalmaro 66:1-10